Steve Jobs
El Vikipedio
Steven Paul Jobs (24-a de februaro 1955) kunfondis kune kun Steve Wozniak Apple Computer Inc..
Jobs estas konsiderata kiel pioniro de la komputila industrio. Post kiam li ĉe Xerox en la Palo Alto Research Center (PARC) vidis demonstracion de grafika interfaco kun fenestro kaj muso, li ankaŭ uzis tiun ĉi interfacon en la Apple Lisa, kiu estis ege multekosta kaj vendiĝis tre malbone. Rapide sekvis la multe pli sukcesa Macintosh. Jobs en 1985 forlasis la firmaon, post kiam la estraran konsilion malpermesis al li havi ĉefan funkcion ene de la firmao. Tiam Jobs kreis la firmaon NeXT Computer.
Jobs dum la somero de 1997 iĝis tamen la estro de Apple. Li draste ŝanĝis la firmaon, i.a. maldungante plurajn personojn kaj enkondukante novajn produktojn kaj malenkondukante certajn aliajn kiel la Apple Newton. Tre gravis ankaŭ lia influo por la enkonduko de Mac OS X, la nova operaciuma sistemo kiu baziĝis je sistemo kiun Jobs ellaboris ĉe NeXT Computer.
Steve Jobs estas konata pro lia propra gusto kaj detaleco. Li volas zorgi pri tio ke ĉiuj detaloj enordiĝu. Krom estro de Apple, li ankaŭ estis estro de Pixar. Tiun ĉi firmaon li vendis al la Walt Disney Company, en kiu li iĝis tiel la plej grava privata akciulo.