Surjekcia
El Vikipedio
Matematika funkcio nomiĝas surjekcia aŭ surĵeta, se ĝi atingas ĉiun valoron de sia cela aro. Tiu signifas, ke por ĉiu valoro el la cela aro ekzistas almenaŭ unu malbildo. La cela aro kaj la bildaro (valoraro) de la funkcio do estas identaj.
[redaktu] Formala difino
Estu X kaj Y aroj, kaj bildigo de X al Y.
f nomiĝas surjekcia (sur Y), se por ĉiu y el Y ekzistas almenaŭ unu x el X kun f(x) = y.