Funkcio (matematiko)
El Vikipedio
Matematiko > Funkcio
Se ni havas du arojn X kaj Y, oni povas establi diversajn konformecojn inter iliaj elementoj, kiujn oni esprimas per f, g, h, ... simboloj. La konformeco inter aroj X kaj Y, estas nomita funkcio (aŭ bildigo), se al ĉiu elemento de X konformas unusola elemento el Y. La signo de la funkcio estas: y = f(x), kie x estas sendependa variablo, kaj y - dependa variablo.
- Sendependa variablo (argumento) - la variablo, por ĉiu el kies valoroj estas donita responda valoro de funkcio.
- Dependa variablo - la variablo donita per la valoroj de de funkcio; ekz. en la funkcio sin x, x - estas la sendependa variablo (argumento), dum sin x estas dependa variablo.
Aro X nomiĝas kampo de difino aŭ argumentaro, simbole D(f), kaj aro Y - kampo de valoroj aŭ valoraro, simbole E(f). Funkcio povas esti donita, se estas konata ĝia argumentaro kaj regulo de konformeco. Dume, la rimedoj por esprimo de la regulo povas esti diversaj:
- Tabela - kun la vicoj de argumentoj kaj ĝiaj konformaj signifoj;
- Grafika - la aro de la punktoj M(x;y) sur la kartezia sistemo, prezentita laŭ formo de la rekto aŭ kurbo;
- Analiza - kun formulo, ekz. y = 3(x2) + 1.
Kelkaj specoj de funkcioj:
- Funkcio estas kreskanta sur iu aro, se por ajnaj elementoj de la aro x1 < x2, la malegalaĵo f(x1)<f(x2) estas vera. Se por x1<x2, veras la alia malegalaĵo f(x1)>f(x2), la funkcio nomiĝas malkreskanta. Ekzemple, funkcio y=x2 estas malkreskanta en la intervalo (-∞;0] kaj estas kreskanta en la intervalo [0; ∞).
- Funkcio estas para, se la kampo de difino estas simetria rilate al 0 kaj por ajna x el D(f) estas vera egelaĵo: f(-x)=f(x). Kaj ĝi nomiĝas malpara, se veras: f(-x)=-f(x). Ekzemple, y=x2 funkcio estas para, kaj y=x aŭ y=x3 estas malparaj.
- Funkcio estas perioda kun periodo p, kiu ne egalas al 0, se por ajna x el D(f) la nombroj x-p kaj x+p ankaŭ apartenas al D(f) kaj veras la egalaĵo: f(x+p)=f(x), ankaŭ f(x)=f(x-p) kaj f(x)=f(x+kp), kie k estas entjero.
- Funkcio estas konveksa, se por ajnaj x kaj y el D(f) kaj t el [0,1] estas vera la neegalaĵo :
Konveksa funkcio estas kontinua sur D(f).
- Bijekcia funkcio
- Enjekcia funkcio
- Surjekcia funkcio
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://functions.wolfram.com
- http://archives.math.utk.edu/visual.calculus
- http://math.hws.edu/xFunctions
- http://geography.about.com/library/misc/bl2capitals.htm
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |