Taŝkento
El Vikipedio
Geografio > Azio > Uzbekio > Taŝkento
Taŝkento (Toŝkent aŭ Тошкент en la uzbeka lingvo, Ташке́нт en la rusa), la nuntempa ĉefurbo de Uzbekio estis grava haltejo en la komerca vojo (Silka Vojo) de Azio al Eŭropo.
Post la rusa revolucio en 1917, multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj kaj pli poste en 1966 forta tertremo neniigis multajn konstruajn heredaĵojn.
Vidindaĵoj de la urbo: Madraso Kukeldaŝ el la 16-a jarcento. Ĝi estiĝis dum regnado de Abdullaĉan (1557-1598) kaj nun estas supervidata de la provinca religia Konsilio de Mawarannahr. La konstruaĵo nun estas uzita kiel moskeo.
Proksime de Taŝkento troviĝas la tombo de Amir Temur, pli konata kiel Tamerlan — iam konkerita de li teritorio etendiĝis de Hindio ĝis la Mediteranea Maro.
La urbo havas modernan subteran fervojon (metroo), kiu estas unika en Centra Azio.