Vida Jerman
El Vikipedio
Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Vida JERMAN
Vida JERMAN estas kroata aktorino (* je la 28-a de majo 1939 en Zagrebo)
Vida Jerman studis teatran arton en Zagrebo kaj Londono, laboris en diversaj teatroj kaj rolis en pluraj filmoj. Ekde 1973 ŝi ankaŭ aktoras en Esperanto. Ŝi estas bone konata al la esperantista publiko, vizitinta ŝiajn prezentojn en multaj UKoj, IJKoj kaj en Kongresoj de SAT. Interalie, ŝi debutis kiel aktorino en Esperantujo jam en 1973, samjare kun sia esperantistiĝo, en Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagreb, kaj kiel Marika en Doktoro Rosales de Giorgio Silfer. Krom esperantlingva poezio ŝi ŝatas prezenti monodramojn, kiel ekzemple Virino, kiu flustris en uragano de Spomenka Štimec aŭ La rompita virino de Simone de Beauvoir.
[redaktu] Prezentoj en UK-oj
- 72-a UK 1987 : Virino kiu flustris en uragano, de Spomenka Štimec
- 82-a UK 1997 : Inventante, ke mi sonĝas, monologo
- 83-a UK 1998
- 87-a UK 2002 : Amo per proverboj de Arturo Azevedo, prezentita kun Saša Pilipović
- 89-a UK 2004 : Judita , romano de Miro Gavran, adaptita al scenejo en formo de monodramo far Maja GREGL
[redaktu] Publikigita surkasede:
Teatra vespero de Vida Jerman/ Zagreb 1996
Enhavo: Izolulo (muzikpoezia recitalo de kroataj poetoj) kaj Inventante ke mi sonĝas (monologo de José Augustín)