Yad Vashem
El Vikipedio
Yad Vashem (laŭ la angladevena internacia skribo, sed proponita estas Jad Vaŝem laŭ prononco) estas la plej granda memorejo pri la neniigo de judoj fare de la nazioj. Ĝi troviĝas en Jerusalemo kaj estis fondita en 1953 per ordeno de Knesset (isralea parlamento). La oficiala nomo estas: "Memorejo de mertiroj kaj herooj de Israela Ŝtato en la Holokaŭsto". La memorejon vizitas ĉiujare pli ol 1 milionoj da homoj.
Yad Vashem (hebr.: יד ושם por "Memorejo kaj Nomo"), post Jesaja 56.5: "Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos."
La memorejo entenas la sekvajn sekciojn
- Muzeo - la muzeo dokumentas la historion de la judopersekuto. En marto de 2005, oni malfermis la novan kostruaĵon de la muzeo (arkitekto: Moshe Safdie). Tie estas prezentita la unuopaj sortoj de la eŭropaj judoj en la genocido. Per la posta kopi-konstruo de „Ulica Leszno“, ĉefa strato de la varsovia geto, estas primemorigita la 45.000 iamaj getoloĝantoj. Oni prezentas ankaŭ sur pli ol 100 televidilaj ekranoj la videojn kun eldiroj de la holokaŭstaj travivantoj.
[redaktu] rete
- http://www.yadvashem.org - oficiala paĝo (angla)
- http://www.yad-vashem.de - oficiala paĝo (germane)
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Justuloj inter la popoloj de l' mondo