Aviceno
El Vikipedio
Aviceno (arabe:ابو علي حسين بن عبدالله بن حسن بن علي بن سينا , Abu 'Ali Husain ibn 'Abd Allah ibn Hasan ibn 'Ali ibn Sina, latine Avicenna; naskiĝis en 979/980; mortis en 1037) estis persa filozofo kaj falsafisto el Samarkando. Li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento. Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.
Fido kaj racio: Malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohameto ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion en la Okcidento.
Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko.
Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.
Aviceno influis la penson de la Okcidento per ibn-Rushd kaj Tomaso de Akvino.
Kvankam li ne estis kristano, vitralo en la katedralo de Milano bildigas lin.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.muslimphilosophy.com/sina/default.htm
- http://www.farhangsara.com/ibn_sina.htm
- http://www.formalontology.it/avicenna.htm
- http://www.ummah.net/history/scholars/ibn_sina