Blanka cikonio
El Vikipedio
Blanka cikonio | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blanka cikonio |
||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
Blanka cikonio (Ciconia ciconia) estas tre granda kaj konata birdo de Eŭropo kaj Afriko (vintre). Temas pri disvastiĝita sed malkreskinta specio kiu vivas en la mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj elmigras al Afriko vintre.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
La blanka cikonio estas blanka kun mezo da nigro en la flugilojn. Ĝi havas ruĝajn longajn bekon kaj krurojn. Stare kaj ĉefe dumfluge ĝi diferenciĝas de la nigra cikonio pro tio, ke la nigra havas nigrajn la tuton de la flugiloj, kapon kaj longan kolon.
[redaktu] Aliaj karakterizaĵoj
- Longeco: 95-115 cm (mezmezure 110 cm)
- Enverguro: 185-215 cm
- Peco: 2,5-4,5 kg (mezkvante 3,3 kg)
- Ovoj: normale 3-5 sed ankaŭ nur 2 aŭ ĝis 6 (meznombre 4)
- Kovado: 32-34 tagoj
- Kovadotempo: marto (en Hispanio), aprilo ĝis junio
- Vivlongeco: ĉ. 10-12 jaroj (rikordo 26 jaroj)
[redaktu] Disvastiĝo
Antaŭe blanka cikonio vivis preskaŭ en tuta Eŭropo sen Skandinavio kaj en partoj de Azio. Hodiaŭ disvastigo de la blanka cikonio estas iomete pli malgranda, ekzemple en Francio ne plu estas multaj blankaj cikonioj. Estas du grandaj populacioj, la sudokcidenta: Hispanio, Portugalio, Maroko, Alĝerio ( 3498 paroj en jaro 2000), kaj la orienta (limoj ĉirkaŭ Hungario (kie oni facile povas vidi ilin nesti sur vojrandaj elektrodratfostoj), Germanio - Estonio, Volgo - Danubo kaj okcidenta Turkio).
[redaktu] Vivmaniero
La blanka cikonio estas migranta birdo, kiu vintre migras al sudo. Migraj vojoj ne estas draste fiksita, sed tradiciigitaj. Estas du migraj vojoj, unu okcidenta tra Hispanio kaj unu tra orienta Grekio kaj Egiptio (Nilvalo). Ambaŭ estas pli longaj ol 12.000 kmj.
Tiu granda birdo kiu posedas larĝajn flugilojn kapablas flugi per senmovaj korpo kaj flugiloj malfermitaj sur varmaj brizoj, kiuj formiĝas super varmigita tero; poste ili profitas okazon por trapasi la markolojn ĉu de Ĝibraltar ĉu Bosforo grupe po centoj kune kun rabobirdoj. Estas tradicia hispana diraĵo kiu asertas, ke cikonioj revenas ĉirkaŭ la 20an de februaro el Afriko; tamen ekde antaŭ jardekoj ili revenas ne tiam sed pli antaŭe ĉian fojon. Nuntempe kvankam ili formigras aŭguste, multaj revenas eĉ ĉirkaŭ la fino de decembro por rapide okupi neston. Aliaj vojaĝas suden je la fino de aŭgusto, sed aŭ ne trapasas la maron aŭ revenas rapide sen vintri en Afriko kaj ĉirkaŭ oktobro aŭ novembro jam estas hejme. La kialoj estas: facileco trovi manĝon en Hispanio (rubejoj kaj akvuma terkulturado), ebla klimata ŝanĝo kaj neagrabla ricevo ĉe afrikaj medioj.
La nesto estas plu uzata ĉiujare kaj povas iĝi ege granda (oni trovis en Thuringio neston uzita ekde 1592), ĝin ili konstruas oftege meze de homaj medioj: en Hungarujo ofte sur la elektraj fostoj, en Alzaco sur la kamentuboj vortice de la altaj Alzacaj tegmentoj. En Francio oni vidis en jaro 2000 tuta kolonio da nestoj establi sin sur la fostoj de altensiaj elektraj ekipaĵoj de multtrafika fervojo Paris-Irun, precize super la per trajnoj veturataj trakoj. En Hispanio ili nestas sur preĝejoj, turetoj kaj altaj konstruaĵoj ofte po multnombraj kolonioj. Tie ili surstaras ofte per nur unu kruro.
[redaktu] Nutrado
La blanka cikonio manĝas tra malfermaj kampoj, apud riveretoj aŭ malsekaj areoj esence malgrandajn bestojn (ranoj, lacertoj, ronĝuloj insektoj). En terkulturaj regionoj oni protektas cikoniojn, ĉar ili manĝas tiom damaĝajn bestojn kiel musoj aŭ saltuloj.
[redaktu] Disvolviĝo de populacio
Ĝis la 19-a jarocentoj populacio estis cirkaŭ stabila. Poste en la tuta areo de disvastiĝo malkreskis la populacio ĝis cirkaŭ la 1970-a jaroj. Ekde tiu tempo ĝia populacio kreskis grave kaj ankaŭ ties disvastiĝo kreskis.
[redaktu] Moroj
Cikonioj marŝas malrapidege serĉante manĝon kaj flugas havante la kolon streĉitan. Cikonioj ne kantas, ili ne havas voĉaj kordojn, anstataŭe ili klakadas per beko, kiam plenkreskuloj renkontas ĉe la nesto. Ĉefe klakadas tiu kiu ricevas la alvenontan kaj tiu lasta post la alveno. Samtempe ili tordas draste la kolon ĝis kiam la kapo tuŝas la dorson. Nur tiam ili klakas, diference de aliaj birdoj kiuj kantas dumfluge kiel gruoj.
Multaj okazaĵoj montras grandan fidelecon de la paro, sinoferon al la savo de la idoj (eĉ en 1556 en urbo Delft oni vidis cikonion, kiam la domo sur kiu sidis ĝia nesto elbrulis, prefere lasi sin mortbruli ol lasi siajn idojn). Ankaŭ kun homoj cikoniojn, kies flugilpintojn oni tondis, oni vidis malsovaĝiĝi kaj ege fideli, ludi kun infanoj observante la regulojn, reveni regule po fojon ĉiujare "danki" al homo kiun flegis ĝin, ktp.
Ili povas ankaŭ komuniki kun aliaj kaj voki helpon, kaj ekzemple cikonio kiu akiris malamon al alia revenis kun trupo de aliaj kaj ĉiuj mortigis la "kulpulon".
[redaktu] Cikonio en popolaj tradicioj
Oni eĉ rakontas ke okazas "tribunaloj" de cikonioj, kaj post la "juĝo" la juĝato estas buĉita de la aliaj. Cetere la gepatroj mem mortigas la plej malfortan inter siaj idoj, kiam ili agnoskas ĝin kiel ne sufiĉe fortika por elporti migradon. La vero estas, ke antaŭ la elmigrado cikonioj kuniĝas en multnombraj aroj kaj surplanke (asemblee) kaj dumfluge. En Hispanio la menciita klakado estas nomita "kuiri gazpaĉon", ĉar ĝi sonas kiel kuiristinoj kiam pistas ingrediencojn en ligna pistujo. Unu el la plej tradiciaj kredaĵoj konsistas el imagi, ke la cikonioj alportas bebojn al iliaj gepatroj pro tio, ke tiuj ĉiam loĝas ĉe homoj kaj ankaŭ videblas ili portantaj longajn aĵojn per la beko al siaj nestoj. Ties ĉehomeco igas ilin simboloj ĉu oficialaj ĉu neoficialaj de landoj, regionoj aŭ urboj kiel La Hago, Alzaco, Danio, Pollando, hispana Ekstremaduro, ktp.