Carl Friedrich Gauss
El Vikipedio
Carl Friedrich GAUSS, germana skribo Gauß, PIV-a nomo Gaŭso (naskiĝis la 30-an de aprilo, 1777 en Braunschweig, mortis la 23-an de februaro, 1855 en Göttingen) estis germana matematikisto, astronomo, geodeziisto kaj fizikisto.
Ekinteresiĝinte pri matematikaj problemoj li forlasis la studon de klasikaj lingvoj kaj studis matematikon en Göttingen. En sia doktora disertaĵo li pruvis la faman fundamentan teoremon de la algebro dirantan, ke ĉiu algebra ekvacio (= ĉiu polinomo ne konstanta) havas solvon (en la kompleksaj nombroj).
En 1807 Gaŭso iĝis en Göttingen profesoro pri matematiko kaj, pro sia intereso kaj siaj sukcesoj pri astronomio, ankaŭ direktoro de la astronomia observejo. Li restis en tiuj pozicioj ĝis sia morto kaj faris multajn gravajn eltrovojn, sed ankaŭ okupiĝis praktike pri fiziko kaj tekniko. Interalie li kun Wilhelm Weber en 1833 konstruis la unuan elektromagnetan telegrafon (tri jarojn antaŭ Samuel Morse).
Gaŭso mortis en 1855 en Göttingen.
La lastaj germanaj dek-markaj biletoj (antaŭ la enkonduko de la eŭro) montris portreton de Gaŭso.