Eŭska Aŭtonoma Komunumo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Eŭska Aŭtonoma Komunumo
Eŭska Aŭtonoma Komunumo (eŭske Euskadi(ko Autonomi Elkartea), hispane (Comunidad Autónoma del) País Vasco) estas aŭtonoma regiono de norda Hispanio, najbara al Biskaja Golfo kaj Francio, de kiu ĝin apartigas la Pireneoj. Ĝia ĉefa etno estas eŭskoj, kiuj rigardas ĝin la plej okcidenta triono de la tradicia Eŭskio (kune kun Navara Aŭtonoma Komunumo kaj Norda Eŭskio).
- Areo: 7.261 km2
- Ĉefurbo: Vitoria-Gasteiz (Vitorio)
- Adm. divido: 3 provincoj ("historiaj teritorioj") Álava-Araba, Guipúzcoa-Gipuzkoa kaj Vizcaya-Bizkaia.
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 2.200.000
- Oficialaj lingvoj: Hispana kaj Eŭska.
- Gravaj urboj: Bilbao, Donostia-San Sebastián
|
|
---|---|
Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencia Regiono | | Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo |