Ekovilaĝo
El Vikipedio
Ekovilaĝo estas tia vilaĝo, kiu estas organizita sur ekologiaj, naturamikaj princiopoj kaj estas loĝata de 10-50 ĝis 150 homoj.
La ekovilaĝo estas eta komunumo unuiĝinta sur ekologiaj, sociaj aŭ spiritaj valoroj (ekz. kredantoj de Hare-Kriŝna). Ĝi konsistas el homoj, kiuj intence elektis la alternativan vivstilon. La loĝantoj trarompas la tradiciajn formojn de la komunuma kutimo, la larĝskalan konsumismon, la detruon de la natura loĝloko, urban disetendiĝon, industrian agrikulturon, kaj anstataŭ la elĉerpeblaj energifontoj provas uzi lokajn fontojn. Tiu modelo de la kolektiva agado similas al tiu de Ten Thousand Villages, kiu apogas la samrajtan komercon de la varoj dismonde.
La principoj de ekovilaĝo aplikeblas ankaŭ por urbaj kaj provincaj komunumoj, samkiel en la evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Porparolantoj vidas la infrastrukturan sendependecon kaj la elteneblan vivformon (ekzemple, la volan simplecon) de la loĝantoj kun la minimuma komerco kun la ekstera mondo, ekoregiono. Provincaj ekovilaĝoj bazatas sur organika kultivado, permakulturo kaj aliaj agmanieroj, kiuj antaŭhelpas la funkciadon de la ekosistemo kaj biodiverseco.
Ekovilaĝo ĝenerale laboras krom la supre menciitaj per:
- "verda" infrastruktura kapitalo;
- aŭtonoma konstruado aŭ kundomoj (angle Clustered Housing), por minimumigi la ekologian piedspuron;
aktualaj ekovilaĝoj
- En Hungario entute vivas 100 familioj en 7 ekovilaĝoj. Ili aĉetis, okupis forlasitajn vilaĝetojn.:
- Galgahévíz (planita); ĉiu domo estos konstruita el pajla adobo, ligno. La vilaĝo havas propran akvopurigilon. La doma puloakvo puriĝos biologie. [1]
- Gömörszöllős
- Agastyán
- Krisnavölgy (vilaĝo de la Hare-Kriŝna kredantoj )
- Visnyeszéplak
- Gyűrűfű
- Máriahalom
En Germanio (inter aliaj):
-
- Sieben Linden (de, retejo) proksime de la vilaĝo Poppau (Saksio-Anhalto) ekde 1997 kun 42 hektaroj da grundo; 25 ha da arbaro, 6 ha konstruareo, 11 ha da agro, ĝardeno kaj herbejo. La ekovilaĝo estas subdividita je najbararoj. Ĉiu el ili
sekvas specifan idearon kaj vivomodelon.
Anarkiismo | |
Famaj geanarkiistoj |
Buenaventura Durruti · Miĥail Bakunin · Max Nettlau · Emma Goldman · Petro Kropotkin · Elisée Reclus · Errico Malatesta · Pierre-Joseph Proudhon · Rudolf Rocker · Nestor Maĥno · Ba Jin · Alexander Berkman · Erich Mühsam · Lev Tolstoj · Piotr Archinov · Émile Armand · Hakim Bey · Voltairine de Cleyre · Joseph Déjacque · Jacques Ellul · Sébastien Faure · Francisco Ferrer · Paul Feyerabend · Daniel Guérin · Gaston Leval · Friedrich Liebling · Ricardo Flores Magón · Émile Masson · Johann Most · Saul Newman · Han Ryner · Lysander Spooner · Max Stirner · Benjamin Tucker · Zo d'Axa · Jules Bonnot · Georges Cochon · Engel · Fisher · Lingg · Parsons · Spies · Georges Fontenis · Carlo Giuliani · Émile Henry · Abbie Hoffman · Lizzie Holmes · Félix Marti Ibañez · Marius Jacob · Hans Jæger · Maurice Joyeux · Anton Kammerer et Hermann Stellmacher · Naomi Klein · Karl Koch · Anna Mahe · Ida Mett · Louise Michel · Federica Montseny · Ito Noe · Abel Paz · Giuseppe Pinelli · Ravachol · Francisco Sabaté · Nicola Sacco · Bartolomeo Vanzetti · Victor Serge · Laurent Tailhade · Jules Vallès |
Gepensistoj |
Antikvtempo: Zeno de Citio · Antisteno · Diogeno de Sinopo · Epikuro · Spartako |
Movadaro |
Socialista anarkiismaro: anarki-socialismo · anarki-komunismo · anarki-sindikismo · Proudhona anarkiismo · insurekta anarkiismo · postanarkiismo · anarki-sionismo |
Eventoj |
1-a Internacio (1864) |
Paralelaj movadoj |
Hipio · Punko · Situaciismo · Alimondismo · Ekovilaĝo · Skvatejo (Squat) · Studenta movado |
Etnaj anarki-movadoj |
Afrika anarkiismo · Usona anarkiismo · Anarkiismo en Meksiko · Anarkiismo en Hispanio · Anarkiismo en la angla tradicio · Ĉina anarkiismo · Islama anarkiismo · Juda anarkiismo · Rusa anarkiismo |
Artistoj |
Georges Brassens · Léo Ferré · Renaud Séchan · Sex Pistols · The Clash · Noir Désir |
Kantoj |
Al la barikadoj · Maĥnovŝĉino · Kajen · Ulĉjo Okzal · La Dinamito |