Giuseppe Pinelli
El Vikipedio
Giuseppe PINELLI (1928 – 15-a de decembro 1969) estas la nomo de Itala fervojisto kaj anarkiisto el Milano, kies morto ŝokis Italion. La eventoj kiuj kondukis al lia morto komencis la 12-an de decembro 1969, kiam bombo eksplodis en Piazza Fontana, centra placo en Milano, mortigante 16 homojn. Sen iu ajn pruvo, la polico tuj suspektis la Milanajn anarkiistojn, kaj dum la nokto 84 homoj, preskaŭ ĉiuj anarkiistoj, estis kontraŭleĝe arestitaj kaj portitaj al la policejo. Inter ili estis Giuseppe Pinelli. Tri tagojn poste, Pinelli mortis noktomeze falante de la kvara etaĝo de la policejo tra malfermita fenestro.
Policestro Marcello Guida tuj deklaris, ke temis pri mem-mortigo, sed sekve oni konkludis en ŝtata proceso, ke tiu versio ne estas kredinda, kaj do oni devas konkludi, ke la polico evidente mortigis Pinelli. Interalie Pinelli estis tute senkulpa, kaj nuntempe estas akceptata vero, ke la bombo en Piazza Fontana estis metita de ekstremaj dekstraj grupoj. La polic-oficisto Calabresi, kiu troviĝis kune kun aliaj en la ĉambro, de kie Pinelli estis elĵetita, estis sekve mortigita de la ekstrema maldekstra grupo Lotta Continua (Daŭra Lukto) en 1974. Giuseppe Pinelli ankaŭ interesiĝis pri Esperanto.
Anarkiismo | |
Famaj geanarkiistoj |
Buenaventura Durruti · Miĥail Bakunin · Max Nettlau · Emma Goldman · Petro Kropotkin · Elisée Reclus · Errico Malatesta · Pierre-Joseph Proudhon · Rudolf Rocker · Nestor Maĥno · Ba Jin · Alexander Berkman · Erich Mühsam · Lev Tolstoj · Piotr Archinov · Émile Armand · Hakim Bey · Voltairine de Cleyre · Joseph Déjacque · Jacques Ellul · Sébastien Faure · Francisco Ferrer · Paul Feyerabend · Daniel Guérin · Gaston Leval · Friedrich Liebling · Ricardo Flores Magón · Émile Masson · Johann Most · Saul Newman · Han Ryner · Lysander Spooner · Max Stirner · Benjamin Tucker · Zo d'Axa · Jules Bonnot · Georges Cochon · Engel · Fisher · Lingg · Parsons · Spies · Georges Fontenis · Carlo Giuliani · Émile Henry · Abbie Hoffman · Lizzie Holmes · Félix Marti Ibañez · Marius Jacob · Hans Jæger · Maurice Joyeux · Anton Kammerer et Hermann Stellmacher · Naomi Klein · Karl Koch · Anna Mahe · Ida Mett · Louise Michel · Federica Montseny · Ito Noe · Abel Paz · Giuseppe Pinelli · Ravachol · Francisco Sabaté · Nicola Sacco · Bartolomeo Vanzetti · Victor Serge · Laurent Tailhade · Jules Vallès |
Gepensistoj |
Antikvtempo: Zeno de Citio · Antisteno · Diogeno de Sinopo · Epikuro · Spartako |
Movadaro |
Socialista anarkiismaro: anarki-socialismo · anarki-komunismo · anarki-sindikismo · Proudhona anarkiismo · insurekta anarkiismo · postanarkiismo · anarki-sionismo |
Eventoj |
1-a Internacio (1864) |
Paralelaj movadoj |
Hipio · Punko · Situaciismo · Alimondismo · Ekovilaĝo · Skvatejo (Squat) · Studenta movado |
Etnaj anarki-movadoj |
Afrika anarkiismo · Usona anarkiismo · Anarkiismo en Meksiko · Anarkiismo en Hispanio · Anarkiismo en la angla tradicio · Ĉina anarkiismo · Islama anarkiismo · Juda anarkiismo · Rusa anarkiismo |
Artistoj |
Georges Brassens · Léo Ferré · Renaud Séchan · Sex Pistols · The Clash · Noir Désir |
Kantoj |
Al la barikadoj · Maĥnovŝĉino · Kajen · Ulĉjo Okzal · La Dinamito |
[redaktu] Vidu ankaŭ
- La balado pri Pinelli ĉi kanto estas klasikaĵo por Italaj anarkiistoj. Ĝi estis tradukita en Esperanto de Renato Corsetti.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.ecn.org/ponte/fontana/index.php
- http://www.riccardomannerini.it/index.php?pg=discografia&b=discografia&l=i
- http://digilander.libero.it/infoprc/pinelli.html (en la Itala)