El Vikipedio
Filipo la 4-a de Francio, alinomita Filipo la Bela (franclingve Philippe IV aŭ Philippe le Bel) estis reĝo de Francio ekde 1285 ĝis sia morto je la 29-a de novembro 1314.
Membro de la kapetida dinastio, Filipo naskiĝis en 1268 en la kastelo de Fontainebleau, en Seine-et-Marne. Li estis la filo de Filipo la 3-a kaj de Izabelo de Aragono. La juna viro estis alinomita la Belo pro sia belaspekteco. Kiel reĝo, Filipo provis plifortigi la francan monarkion per ĉiuj eblaj metodoj. Li bazigis sian potencon, male de siaj antaŭuloj, sur vasta burokrataro de juristoj. Li edziĝis reĝino Joano de Navaro la 16-an de aŭgusto 1284.
Je la 13-a de oktobro 1307, preskaŭ ĉiuj Templanoj de Francio estis sammomente arestitaj de la reĝo, kiu volis malfortigi tiun potencegan organizon kaj akiri ĝiaj grandaj riĉaĵoj. La estro de la Templanoj, Jacques de Molay, brulis sur stiparo kun Geoffrey de Charney en 1314.
La reĝado de Filipo simbolas la progresan falon de la papo kiel granda eŭropa potenco. La reĝo mortis dum ĉaso kaj ĝia tombo troviĝas en la baziliko de Saint-Denis.