Hildegard de Bingen
El Vikipedio
Religio > Literaturo > Muziko > Hildegard von Bingen
Hildegard von Bingen [HILdegat fon bingen] (naskiĝis en la jaro 1098 en Bermersheim/Alzey, mortis la 17-an de septembro, 1179 en la monaĥinejo Rupertsberg/Bingen) estis germana monaĥino. Ŝi fondis monaĥinejon, predikis, verkis librojn pri teologio, naturscienco kaj kuracado, kaj komponis pli ol 70 muzikaĵojn.
Jam kiel eta infano Hildegard havis viziojn, kiujn nek ŝi nek ŝia familio komprenis. Kiam ŝi havis ok jarojn, oni portis ŝin al la monaĥinejo Disibodenberg, kie ŝi ricevis ampleksan instruadon. Inter 1112 kaj 1114 ŝi fariĝis benediktanino kaj eklaboris laŭ la benediktana regulo Ora et labora (= Preĝu kaj laboru). En la jaro 1136 la abatino de la monaĥinejo mortis kaj Hildegard transprenis ties taskojn.
En 1141 ŝi denove havis vizion: Dia voĉo instigis ŝin fiksi kaj disvastigi siajn sciojn. Post ioma hezito — laŭ la tiamaj konvencioj ne decis al virinoj meti sin tiel en la centron de la atento — ŝi dum la sekvaj dek jaroj skribis sian plej gravan teologian verkon Scivias (latine: Sciu la vojojn). Subtenon Hildegard ricevis i.a. de la Papo Eŭgeno la 3-a, kiu, okupiĝinte pri la vivo kaj la verkado de Hildegard, kuraĝigis ŝin daŭrigi sian laboron.
Dum tiu ĉi tempo ŝi havis plian vizion: Ŝi forlasu la sekurecon de la monaĥinejo Disibodenberg kaj fondu novan monaĥinejon sur la monto Rupertsberg. Ekde 1150 ŝi kun 20 monaĥinoj dum pluraj jaroj dediĉis sian tutan energion al la konstruo de sia nova hejmo.
Malgraŭ sanproblemoj Hildegard von Bingen faris kvar longajn vojaĝojn, dum kiuj ŝi predikis kaj al klerikoj kaj al la popolo. Ŝia influo fariĝis tiel granda, ke eĉ reĝoj, episkopoj kaj sciencistoj el tuta Eŭropo koresponde petis ŝian helpon aŭ konsilon. Kiam ŝi — en la aĝo de 81 jaroj — mortis, oni jam adoris ŝin kvazaŭ sanktulinon. En la nuntempo la medicinaj scioj de Hildegard, ŝia maniero sanigi per herboj kaj ŝtonoj, trovas vastan aprezon, sed ĉefe ŝiaj muzikaj komponaĵoj retrovas intereson kaj oni denove ludas kaj surdiskigas ilin.
[redaktu] Famaj verkoj:
- Liber Scivias (1141–51)
- Liber vitae meritorum (1158–63)
- Liber divinorum operum (1163–73/74)
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.medieval.org/emfaq/composers/hildegard.html
- http://www.eibingen.de/pfarrei/hauptseite.html
- Lingua Ignota per simplicem hominem Hildegardem prolata ([1], [2]) (anglalingva recenzo pri kaŝlingvo de Hildegard.