Jicĥak Rabin
El Vikipedio
Jicĥak RABIN aŭ Yitzhak RABIN ( hebree יצחק רבין) Israela generalo kaj politikisto (1-a de marto 1922 – 4-a de novembro 1995). Rabin, naskiĝinta en Jerusalemo, estis la unua ĉefministro de Israelo naskiĝinta en la lando. En 1940 li eniris la Haganah (judan milicon), kaj poste partoprenis en la dua mondmilito kiel ano de la brita armeo. Dum la Sestaga milito (1967) li estis stabestro. En 1974 Rabin iĝis ministro pri laboro en la registaro de Golda Meir, kaj, post la demisio de Meir, fariĝis ĉefministro.
Rabin demisiis en 1977.
Kiel ministro pri defendado (1984-1990] en la Peres-registaro li ordonis perfortajn atakojn en la Okcidenta Bordo por kontraŭbatali la intifada-n.
Li ricevis la oficon de Peres kiel estro de la Laborpartio en 1992 kaj, venkinte la tutnacian voĉdonadon, fariĝis ĉefministro kaj ministro pri defendado.
En 1993 Rabin apogis historian propacan interkonsenton kun la Organizo por la Liberigo de Palestino (OLP) pri reciproka agnosko inter Israelo kaj Palestino kaj aŭtonoma regado en la Gaza-Strio kaj la Okcidenta Bordo.
En 1994 li ricevis la Nobelpremion por la paco kune kun Ŝimon Peres kaj Jaser Arafat.
La 4-an de novembro 1995 israela dekstrekstremista studento murdis Jicĥak Rabin.