Juliette Binoche
El Vikipedio
Juliette BINOCHE estas teatra kaj kina franca aktorino naskita en Parizo la 9-an de marto 1964.
Ŝia patrino estas komediisto kaj ŝia patro skulptisto, Juliette Binoche tre frue ekfamiliariĝas kun dramartaj kursoj de sia patrino. Post kelkaj teatraĵaj spertoj, ŝi estas varbita de famaj enscenigistoj kiel Jean-Luc Godard, Doillon aŭ André Téchiné.
Juliette Binoche renkontas la reĝisoron Leos Carax en 1986 dum la filmado de Mauvais sang kaj fariĝas lia umikino. Sed la farado de Les Amants du Pont Neuf kiu daŭras tri jaroj (1989-1991) disiĝas la geumikojn.
Pro sia interpretado en The Unbearable Lightness of Being fronte al Daniel-Day Lewis (1987) aŭ en Fatale kun Jeremy Irons (1992), ŝia kariero pulsiĝas internacie.
Ŝi preferas respondi je la propono de la pola reĝisoro Krzysztof Kieslowski por la trilogio Tri koloroj:Blua, Blanka, Ruĝa ol tiu de Steven Spielberg en la buĝetega dinosaŭra Jurassic Park. En la trilogio je la koloroj de la franca flago, Juliette sukcesas kapti la cezaron pri la plej bona aktorino. Ŝi antaŭ estis nomumita trifoje kaj tri pluaj nomumoj sekvos.
Juliette Binoche naskas Raphaël-on en 1993.
Rolantade romantikaj heroinoj en Le Hussard sur le Toit (1995) aŭ en The English Patient (1997), ŝi ricevas 37 jaroj post Simone Signoret la saman premion por la sama rolo, la oskaron por la plej bona dua rolo. Johnny Depp poste fariĝas ŝia umiko en la penstradicia komedio Chocolat.
Ŝia dua infano -Hannah- naskiĝas en 2000, kies patro estas la viraktoro Benoît Magimel (ili malkuniĝis en 2003). Ili renkontis dum la filmado de Les Enfants du Siècle en kiu la aktoro rolas George Sand.
Juliette rolas paroleman beligiston kojnumita en flughaveno en Décalage Horaire (2002) kaj interalie rolas sinsekve en Caché, murdara filmo de Michael Haneke kaj en la dramo Mary de Abel Ferrara.
[redaktu] Filmografio
- 2006 : Toyer, de Brian De Palma
- 2006 : Breaking and Entering, de Anthony Minghella
- 2006 : Les Disparus, de Jacques Audiard
- 2005 : Quelques jours en septembre, de Santiago Amigorena
- 2005 : Paris, je t'aime, de Nobuhiro Suwa (parto 2-a arondismento)
- 2005 : Mary, de Abel Ferrara
- 2005 : Bee Season, de Scott McGehee kaj David Siegel
- 2005 : Caché, de Michael Haneke
- 2004 : In my country, de John Boorman
- 2002 : Décalage horaire, de Danièle Thompson
- 2001 : Eloge de l'amour, (voĉo) de Jean-Luc Godard
- 2000 : Chocolat, de Lasse Hallström
- 2000 : Code inconnu, de Michael Haneke
- 2000 : La Veuve de Saint-Pierre, de Patrice Leconte
- 1999 : Les Enfants du siècle, de Diane Kurys
- 1998 : Alice et Martin, de André Téchiné
- 1996 : The English patient, de Anthony Minghella
- 1996 : Un divan à New York, de Chantal Akerman
- 1995 : Le Hussard sur le toit, de Jean-Paul Rappeneau
- 1994 : Trois couleurs : Rouge, de Krzysztof Kieślowski
- 1994 : Trois couleurs : Blanc, de Krzysztof Kieślowski
- 1993 : Trois couleurs : Bleu, de Krzysztof Kieślowski
- 1992 : Fatale, de Louis Malle
- 1992 : Wuthering heights, de Peter Kosminsky
- 1991 : Les Amants du Pont-Neuf, de Leos Carax
- 1991 : Women & Men 2 : In love there are no rules, de Walter Bernstein, Mike Figgis kaj Kristi Zea (TV)
- 1989 : Un tour de manège, de Pierre Pradinas
- 1989 : The Unbearable lightness of being, de Philip Kaufman
- 1986 : Mauvais sang, de Leos Carax
- 1986 : Mon beau-frère a tué ma sœur, de Jacques Rouffio
- 1985 : Le Meilleur de la vie, de Renaud Victor
- 1985 : Rendez-vous, de André Téchiné
- 1985 : Adieu blaireau, de Bob Decout
- 1985 : La Vie de famille, de Jacques Doillon
- 1985 : Les Nanas, de Annick Lanoë
- 1985 : Je vous salue, Marie, de Jean-Luc Godard
- 1983 : Dorothée, danseuse de corde, de Jacques Fansten (TV)
- 1983 : Fort bloqué, de Pierrick Guinard (TV)
- 1983 : Liberty belle, de Pascal Kané
[redaktu] Nomumoj kaj premioj
- Prix Romy Schneider en 1986
- Nomumita en la Cezaro de la plej bona aktorino en 1993 por Fatale
- Plej bona aktorino en la Mostra de Venise en 1993 por Trois couleurs : Bleu
- Cezaro de la plej bona aktorino en 1994 por Trois couleurs : Bleu
- Nomumita en la Golden Globe de la plej bona aktorino en 1994 por Trois couleurs : Bleu
- Nomumita en la Cezaro de la plej bona aktorino en 1996 por Le Hussard sur le toit
- Oskaro de la plej bona dua rolo en 1996 por The English Patient
- British Academy of Film and Television Arts de la plej bona dua rolino 1997 por The English Patient
- Plej bona aktorino en la Berlinale en 1997 por The English Patient
- Nomumita en la Golden Globe kiel plej bona dua rolino en 1997 por The English Patient
- Nomumita en la Oskaro de la plej bona aktorino en 2000 por Chocolat
- Nomumita en la British Academy Award kiel plej bona aktorino en 2001 pour Le Chocolat
- Nomumita en la Cezaro de la plej bona aktorino en 2001 por La Veuve de Saint-Pierre
- Nomumita en la Golden Globe kiel plej bona aktorino en 2001 por Chocolat