Merkuro
El Vikipedio
Merkuro | |
---|---|
Propecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 0,3871 AU |
Perihelio – Afelio | 0,3075 – 0,4667 AU |
Discentreco | 0,2056 |
Inklinacio | 7,004° |
Sidera periodo | 87,969 d |
Meza rapido | 47,873 km/s |
Fizikaj propecoj | |
Ekvatora – Polusa diametro | 4.878 – 4.878 km |
Maso | 3,302 · 1023 kg |
Meza Denso | 5,427 g/cm3 |
Falakcelo je normalnulo |
3,7 m/s2 |
Fuĝrapido | 4,3 km/s |
Rotacia periodo | 58 d 15 h 36 min |
Kliniteco de la rotacia akso | 0,01° |
Albedo | 0,1 |
Propecoj de la atmosfero | |
Temperaturo je normalnul min. – meza – maks. |
100 - 440 - 700 K |
Ĉefaj komponantoj | |
Historio kaj alioj | |
Alia nomo | Hermeso |
Lunoj |
Merkuro estas la unua planedo de la sunsistemo, la plej proksima al la Suno. Kun Venuso, ĝi ankaŭ estas la plej varmega: 700 K tage, sufiĉe varmega pro fandi plombon. Sed spite de ĝia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100 K nokte, pro la manko de densa atmosfero.
Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia horoldo Merkuro pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugiloj montras la simbolo ☿ de Merkuro.
[redaktu] Fizikaj kondicioj
Tiun ĉi mozaikon de Merkuro fotografis la spaco-roboto Mariner 10 dum sia alveno je la 29-a de marto 1974. La mozaiko konsistas el 18 bildoj, kiu fotografiĝis je 42-sekundaj intervaloj, kiam la spaco-roboto estis 200.000 km (proksimume 6 horojn antaŭ sia plej proksima aliro) ĉe la planedo. Klaku tie ĉi por granda versio |
Merkuro estas pli malgranda ol Marso sed pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: la supraĵo estas plena de krateroj kaj montoj. La krateroj estas faritaj de la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro, 3,6 miliardojn da jaroj en aĝo. La frapo, kiu kreis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.
Unu mistero pri Merkuro estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi sugestas, ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aŭ la Suno multe pli brila.
La tago de Merkuro estas la plej longa – 176 tertagoj – kaj estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj). Merkuro turniĝas tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rapide ĉirkaŭ la Suno, ke la Suno iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen!
[redaktu] Esplorado
Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de "Mariner 10" en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ĝia supraĵo. Nia nuna scio pri Merkuro similas tiun pri la Luno ĉirkaŭ 1950.
La usona sondilo MESSENGER (anglalingva akronimo de MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging – Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro) estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 kaj komencis 6-jaran vojaĝon al Merkuro. Ĉefaj taskoj de la sondilo estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Merkura datumfolio de la NASA
- Merkura priskribo en privata retejo
- Merkura atlaso – NASA
Planedoj: Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno
Nanplanedoj: Cereso | Plutono | Eriso
Aliaj objektoj: Asteroidoj | Centaŭroj | Kometoj | Meteoroidoj | Trans-Neptunaj objektoj | Interplaneda polvo
Regionoj: Asteroida zono | Kujpera zono | Oorta nubo | Heliosfero
Ankaŭ rigardu: Listo de la objektoj de la sunsistemo