Venuso
El Vikipedio
Venuso (Sol II) | |
---|---|
Propecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 0,723 AU |
Perihelio – Afelio | 0,718 – 0,728 AU |
Discentreco | 0,0068 |
Inklinacio | 3,395° |
Sidera periodo | 224,701 d |
Meza rapido | 35,021 km/s |
Fizikaj propecoj | |
Ekvatora – Polusa diametro | 12.103,6 – 12.103,6 km |
Maso | 4,869 · 1024 kg |
Meza Denso | 5,243 g/cm3 |
Falakcelo je normalnulo |
8,87 m/s2 |
Fuĝrapido | 10,36 km/s |
Rotacia periodo | –243 d 27 min |
Kliniteco de la rotacia akso | 177,36° |
Albedo | 0,76 |
Propecoj de la atmosfero | |
Temperaturo je normalnul min. – meza – maks. |
710 – 737 – 770 K |
Ĉefaj komponantoj |
|
Historio kaj alioj | |
Alia nomo | |
Lunoj |
- Tiu artikolo rilatas al la planedo Venuso. Pri la romia diino vidu ĉe: Venuso (diino)
Venuso estas la due plej ena planedo de nia sunsistemo kaj la sese plej granda. En sia orbito ĝi plej proksimiĝas la teron. Venuso estas la dua plej brila natura objekto de nokta ĉielo, malantaŭ la luno.
Enhavo |
[redaktu] Fizikaj kondicioj
Venuso, frato de Tero kaj Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed multe pli varmega: la temperaturo sur la supraĵo de Venuso estas sufiĉe varma por fandi plumbon. Kvankam Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso estas pli varmega ĉar ĝiaj nuboj, kiuj ĉiam kovras la planedon, tenas tro multe de la hejto ricevita – kiel aŭto staranta en la somera suno. La tiel-nomata forceja efiko. Tial, dum Marso ŝajne estas tro malvarma por subteni vivon, Venuso ŝajne estas tro varma.
La nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata acido. La atmosfero konsistas plejparte de karbona dioksido kaj estas tre densa kaj peza. Fakte, ĝi estas tiel densa ke se vi starus sur Venuso, vi ŝajne starus je fundo de granda pelvo.
La venusa tago: La suno superiras en la okcidento kaj, post 4 termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto.
Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la supraĵo de Venuso enhavas movantajn kontinentojn. La supraĵo estas kovrata de krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.
[redaktu] Kultura signifo
Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj steloj, ĝi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj de antikva Meksiko. Ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio, Kecalkoatlo. Pro ĝia beleco, la romianoj nomis ĝin laŭ la bela amdiino Venuso.
[redaktu] Esplorado
El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj estas: Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 & 16 (rusaj) dum 1983–84 kaj Magellan (usona) 1990–94.
Magellan iris ĉirkaŭ Venuso por mapi ĝian supraĵon per radaro, verkante la plej detalan mapon, kiun ni nun havas. Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko konata kiel aerobremsado. Je oktobro 1994, Magellan falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la atmosfera premo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Venusa datumfolio de la NASA (angle)
Planedoj: Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno
Nanplanedoj: Cereso | Plutono | Eriso
Aliaj objektoj: Asteroidoj | Centaŭroj | Kometoj | Meteoroidoj | Trans-Neptunaj objektoj | Interplaneda polvo
Regionoj: Asteroida zono | Kujpera zono | Oorta nubo | Heliosfero
Ankaŭ rigardu: Listo de la objektoj de la sunsistemo