Monda Ekonomia Forumo
El Vikipedio
La Monda Ekonomia Forumo estas ĉiujara private iniciatita konferenco, en kiu tamen partoprenas ankaŭ oficialuloj de pluraj ŝtatoj. Ĝi estis fondita en 1971 de Klaus Schwab kaj okazas en la svisa urbo Davos.
La oficiala celo de la forumo estas "plibonigi la staton de la mondo". La forumo uzas la anglan lingvon kaj nomas sin World Economic Forum. Ĝia ekonomika tendenco estas ekstreme novliberalisma. Pro tio ĝi akiris multajn kontraŭulojn, el kiuj ĉiujare kelkaj surstrate manifestacias por protesti. Kiel kontraŭa aranĝo al la Monda Ekonomia Forumo estiĝis la Monda Socia Forumo.
[redaktu] Ekstera ligo
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Kategorioj: Fondaĵoj | Ekonomio | Socio | Svislando