Monda Socia Forumo
El Vikipedio
La Monda Socia Forumo estas forumo alimondista, en kiu la alimondistoj kunordigas kampanjojn kaj informas unu la alian pri la movadoj alimondistaj en la diversaj mondopartoj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La Monda Socia Forumo okazis en la jaroj 2001, 2002, 2003 kaj 2005 en Porto-Alegro, en la ŝtato Suda Rio-Grando, en Brazilo. En 2004 ĝi okazis en Mumbajo (iama Bombajo), Barato. En 2006 ĝi okazis samtempe en Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). En 2007 ĝi okazos en Afriko.
Estis 12 000 partoprenantoj en 2001 kaj 60 000 en 2002.
En 2003, 100 000 partoprenantoj, 4.750 asocioj aŭ movadoj el 150 landoj. Okazis 1.760 laborgrupoj, seminarioj kaj prelegoj.
En 2004 en la Monda Socia Forumo en Mumbajo estis 80.000-100.000 partoprenantoj, kaj en 2005 en Porto Alegre estis 155.000 partoprenantoj.
Inter la mondaj forumoj okazas kontinentaj forumoj (Afrika Socia Forumo, Azia Socia Forumo, Eŭropa Socia Forumo, Socia Forumo de la Amerikoj), landaj forumoj en trideko da landoj kaj eĉ urbaj forumoj.
La partopreno en la Mondaj Sociaj Forumoj okazas laŭ la Ĉarto de la Principoj, kiu ekzemple ekskludas politikajn partiojn.
[redaktu] Esperanto en Mondaj Sociaj Forumoj
En Mondaj Sociaj Forumoj (MSF) kutime ĉeestas ankaŭ Esperantistoj, kiuj tie aktive proponas Esperanton al aliaj homoj kun internacia pensmaniero mondŝanĝema. En la triloka Monda Socia Forumo de 2006, Esperantistoj aktivis en ĉiuj tri lokoj de la Forumo: Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). Pri la eksterordinara partopreno de Esperanto en la Karakasa MSF informas la Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006 en Karakaso (Venezuelo).
[redaktu] Temoj
- Daŭrema disvolviĝo.
- Homrajtoj, diverseco, egaleco.
- Informiloj,kulturo kaj hegemonio.
- Politika povo kaj rilatoj kun la civila socio kaj demokratio.
- Monda demokrateca ordo, militizado kaj paco.
[redaktu] Kalendaro
- 1-a MSF: Portalegro - 25-a - 30-a de januaro 2001
- 2-a MSF: Portalegro - 31-a de januaro, 5-a de februaro 2002
- 3-a MSF: Portalegro - 23-a - 28-a de januaro 2003
- 4-a MSF: Mumbajo - 16-a - 21-a de januaro 2004
- 5-a MSF: Portalegro - januaro 2005
- 6-a MSF: Plurcentra MSF en Bamako (Malio), Karaĉio (Pakistano), Karakaso (Venezuelo)- januaro 2006
[redaktu] vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Forumo 2003 en es fi fr it
- Forumo 2004 de en it fr pt
- Esperanto-agado dum la MSF 2004 (Mumbajo, Barato)
- Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006 en Karakaso (Venezuelo)
- Artikolo pri la Sociaj Forumoj en Le Monde diplomatique en Esperanto