Enciklopedio
El Vikipedio
Enciklopedio estas libraro kiu celas kapti tutecan scion. La vorto devenas de la grekaj vortoj 'εγκύκλιος παιδεία' kiuj signifas "en cirklo de lerno". Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento. Same Aristotelo kiel Demokrito atingis kapti tutecan scion en siaj verkoj. La verkoj de Aristotelo ankoraŭ ekzistantaj formigas ian enciklopedion. La unua vera enciklopedio estas la Natura Historio de Plinio en la 1-a jarcento, enhavanta 37 librojn kaj 20 mil faktojn elĉerpitajn el 2 mil libroj kaj 100 aŭtoroj. Ĝi enhavas same fakton kiel fikcion kaj fariĝis la fonto de postaj enciklopedioj.
En la 3-a jarcento, la unua ĉina enciklopedio aperis, Spegulo de Imperiestro. Enciklopedioj en Ĉinio plejparte estis formo de antologio kaj helpis studentojn studi por ŝtataj ekzamenoj. Iuj enciklopedioj daŭras dum jarcentoj. Ekzemple, la Ampleksaj Statutoj estis originale verkita de Du Yu en 801 kaj estis redaktata kaj verkata ĝis la 20-a jarcento.
En la 9-a jarcento, la unua araba enciklopedio aperis, La Plej Bonaj Tradicioj de Ibn Qutayba. Ĝi traktas temojn per proverbo, poemo, kaj okazoj en historio. La enciklopedio enhavas dek librojn pri ĉi tiuj temoj: potenco, nobeleco, karaktero, klero kaj retoriko, asketismo, amikeco, preĝoj, nutraĵo, virinoj.
Post la nur prihistoria sed filozofe grava "Dictionnaire Historique et critique" de Pierre Bayle, en la jaroj ?? 1700- 1714, en la 18-a jarcento aperis en Eŭropo la modernforma enciklopedio, kiu celas kapti tutecan scion per multe da artikoloj ordigitaj alfabete. El ĉi tiuj, la plej fama estis la Enciklopedio de Diderot. Voltaire, Rousseau, d'Alembert kaj Montesquieu verkis artikolojn por la enciklopedio; eklezio kaj kortego staris kontraŭ ĝia nova kaj ribelanta spirito. Tiam ankaŭ naskiĝis en Germanio la enciklopedio de Brockhaus kaj en Edinburgo Encyclopedia Britannica, kiu eĉ hodiaŭ restas la plej aŭtoritata en la anglalingva mondo.
En 1933 aperis la Enciklopedio de Esperanto kiu enhavas multajn informojn pri la esperanto-movado.
En la 20-a jarcento, la TTT naskiĝis kaj fariĝis iaspece virtuala enciklopedio. Sed ĝia enhavo estas treege kaosa, malkompleta kaj malfidinda. Iuj surretigas enciklopediojn, sed ĝis nun ili estas aŭ tro malgrandaj aŭ tro imagomankaj. Elektronikaj kaj speciale retaj enciklopedioj ludas kreskantan rolon sur la kampo de e-lerno.
[redaktu] Retaj Enciklopedioj en Esperanto:
Retaj enciklopedioj en Esperanto kiuj enhavas almenaŭ kvin artikolojn:
- Enciklopedio Kalblanda (1996-2001) - kun 139 artikoloj (kiuj eniris 4.) kaj 85 ligoj eksteren
- Enciklopedio Simpozio (1997) - enciklopedio diversfaka
- Enciklopedio Cigneta (2000-) - enhavas 7 artikolojn, kiuj eniris 4.
- Esperanta Vikipedio (2001-) - enciklopedio vikia, kiu enhavas jam pli ol 40.000 artikolojn kaj kiu ĉiumonate kreskas je ĉirkaŭ mil artikoloj
- enciklopedio.com estas reta enciklopedio, kiu gaje kopias paĝojn el enciklopedio Vikipedio, eĉ el Esperanto [1]
[redaktu] Aliaj Enciklopedioj en Esperanto:
- Enciklopedio de Esperanto (1933) - pri la esperanto-movado
- Monda Enciklopedio (2002-) - estintus disdonata kiel KD