Sankta Aŭgusteno
El Vikipedio
Religio > Kristanismo > Sanktuloj > Aŭgusteno < Filozofio
Aurelius Augustinus (ofte Esperantigita Aŭgusteno) (naskiĝis la 13-an de novembro, 354, mortis en 430) estis grava filozofo en la Okcidento kaj en kristanismo, kiu profundigis kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe kiel interpretita en la novplatonismo de Plotino. Aŭgusteno estas eble la plej influa kristana verkisto ekster la Biblio.
Aŭgusteno naskiĝis en Thagaste, Numidia (en la hodiaŭa Alĝerio) en Nordafriko, parto de la Romia imperio. Lia patrino estis kristana berberino kiu poste renomiĝis kiel Sankta Monika. Ŝi preĝis 20 jarojn, ke Aŭgusteno iĝu kristano, kio fine okazis tuj antaŭ ŝia morto. Lia patro estis vinberkultivisto kaj bienisto, kiu mortis kiam Aŭgusteno havis 17 jarojn. Li estis katekizato, idolano kiu lernis la kristanan fidon, sed ankoraŭ ne estis kristano.
Antaŭ lia kristaniĝo, Aŭgusteno studis kaj instruis retorikon, arto bezonita de leĝistoj kaj politikistoj. Li loĝis kun kromvirino, sed estis fidela al ŝi, kaj havis unu filon, Adeodato. Aŭgusteno loĝis en la urboj de Thagaste, Kartago, Romo kaj Milano. Inter ĉio, Aŭgusteno brulis pro deziro trovi la veron, kaj senĉese serĉis ĝin. La serĉado kondukis lin al manikeismo, zoroastria formo de gnostikismo fondita de la babilona profeto Manikeo. Manikeo instruis, ke la mondon kreis kaj regas du dioj, unu bona, la alia malbona. Aŭgusteno jam sciis pri kristanismo, sed ĝiaj moralaj ordonoj kontraŭ malĉasteco ŝajnis al li malfacilaj kaj la Biblio ŝajnis kruda kompare kun la bonstilo de Cicerono. Li ŝatis la mondon kaj timis fidi sole Dion, ĉar li kutimis pensi kaj agi laŭ racio, ne laŭ fido.
Dum li sincere serĉis la veron, Aŭgusteno havis multajn demandojn pri la malfacilaĵoj de manikeismo. Kiam li finfine renkontis ĉefulon de manikeismo kaj demandis pri la malfacilaĵoj, Aŭgusteno vidis, per sia menso klerigita de retoriko, ke manikeismo estis plena je belaj vortoj sed malplena je bonaj respondoj. Aŭgusteno ankaŭ sciiĝis, ke manikeismo kontraŭdiras la faktojn de astronomio. Do li forlasis manikeismon.
Post manikeismo, Aŭgusteno legis grekan filozofion, precipe la librojn de novplatonismo de Porfiro, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis al Aŭgusteno kompreni Dion, kaj estis lia ponto al kristanismo (kion li poste konstatis). Aŭgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, ĉar li venis al kristanismo tra platonismo kaj vidis ĝin laŭ la okuloj de Platono. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aŭ intelekta ludilo, sed estis lia aŭtobiografio, lia vojo al la fido.
Aŭgusteno transloĝiĝis al Milano. Tie li renkontis Sanktan Ambrozion, kristanan ĉefepiskopon de la urbo. Ambrozio estis tre bona predikanto, kio gajnis la estimon de Aŭgusteno, la instruisto de retoriko. Ambrozio movis Aŭgustenon tra ties malfacilaĵoj pri kredo je Kristo.
En 386, 32-jara, Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo, kaj baptitiĝis en Pasko 387. Li fariĝis episkopo de Hippo en Nordafriko en 396 kaj tie restis la episkopo ĝis sia morto la 28-a de aŭgusto, 430. Li skribis pri sia vivo, kaj precipe kiel li venis al Kristo, en la libro, Confessiones ("Konfesoj"), la plej populara el liaj verkoj. Tiun li verkis dum 397-8.
En 410 la barbaroj atakis Romon, la koro de la romia imperio, kaj ŝanceligis fidon en la potenco kaj estonteco de Romio. La mondo ŝajnis fali. Responde, dum la sekvaj jaroj Aŭgusteno verkis sian majstran verkon, De civitate Dei (413-26, "Civito de Dio"), en kiu li vidis historion kiel la lukton inter du civitoj: la Civito de Homo kaj la Civito de Dio. Dum tiu periodo, la potenco de Romo (Civito de Homo) kadukiĝis, dum kristanismo (Civito de Dio) pligrandiĝadis. Aŭgusteno prave rekonis ke kristanismo estis la nova ondo de historio kaj li montris kiel la novaj kristanaj ideoj estas pli fortaj kaj klarigaj ol la malnovaj, lacaj grekaj ideoj. Sed, dum li tion faris, li platonigis la idearon de kristanismo. Ankaŭ multaj aliaj platonigis kristanismon en la 3-a kaj 4-a jarcento, sed kutime hereze (ekzemple, arianismo), sed Aŭgusteno sintezis ilin prave.
Li verkis ankaŭ multe da libroj pri teologio, i.a. De trinitate ("Pri la Triunuo"), kaj De doctrina Christiana pri la Biblio. Pri la Apostola Kredo kaj la kristana vivo li verkis la libron Enchiridion ad Laurentium ("Manlibro por Laurentius"). Lia plumo ofte batalis kontraŭ la herezoj de lia tago. Travivis ĝis hodiaŭ multe da liaj predikoj kaj leteroj.
Aŭgusteno mortis en la jaro 430 kiam la urbon Hippo atakis la vandaloj, ĝermanaj barbaroj. Post li fariĝis Sanktulo de la Rom-katolika Eklezio, lia festotago estas la 29-a de aŭgusto
En la mezepoka Okcidento, li estis unu el la plej popularaj aŭtoroj (kune kun Kasiano, Origeno kaj Sankta Gregoro la Granda).
Aŭgusteno verkis per la latina lingvo kaj neniam lernis la grekan.
[redaktu] Listo de verkoj
- Contra Academicos (386)
- De vita beata (386)
- De ordine (386)
- Soliloquia (386)
- De dialectica (387)
- De immortalitate animae (387)
- De musica (388)
- De quantitate animae (388)
- De magistro (389)
- De libero arbitrio (388-395)
- De vera religione (389/91)
- Enarrationes in psalmos (388-396)
- De doctrina Christiana (396/97)
- De catechizandis rudibus (399/400)
- Confessiones (397-401)
- De trinitate (399-419)
- Enchiridion ad Laurentium (421-423)
- Tractatus in Ioannis Evangelium (388)
- De civitate Dei (413-426)
- Retractiones (428)
Retractiones enhavas liston de liaj verkoj kaj la motivon por ĉiu.
[redaktu] Eksteraj ligoj