Sanskrito
El Vikipedio
Lingvo > Hindeŭropa > Sanskritida > Sanskrito
Nomo: Sanskrito (Sanskrtaṃ)
Parolantoj: inter 500 kaj 100 000
Lando: Barato
Skribo: silabaro Devanāgarī
Specimeno: La Patro Nia
- Bho asmākaṃ svargastha pitaḥ:
- tava nāma pavitram pūjyatāṃ.
- Tava rājyamāyātu Yathā svarge
- tathā medinyāmapi tavecchā sidhyatu.
- Śvastanaṃ bhakṣyamadyāsmabhyaṃ dehi.
- Vayañca yathāsmadaparādhināṃ kṣamāmahe,
- tathā tvamasmākamaparādhān kṣamasva.
- Asmāṃśca parīkṣāṃ mā naya,
- api-tu durātmata uddhara.
- Yato rājyaṃ parākramaḥ pratāpaśca yuge-yuge tavaiva eva.
Sanskrito estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike korekta" lingvo, estas sankta lingvo de pli da 1000 milionoj da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la theravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel dua lingvo, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.
Multaj lingvistoj nuntempe preferas distingi inter la veda lingo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda.
Proksimume en la 15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis la Vedojn (Rig-Veda, Sama-Veda, Jaĝur-Veda, Atharva-Veda). (La Avesto, sankta libro de la zoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.)
La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive la Upaniŝadojn.
Post la 5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, la prakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, vidu Palio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de la vedanto, la sankhjo, la jogo, la budhismo (precipe mahajano).
Ekde la 18a jarcento p.K., oni kutime skribas Sanskriton per la silabaro Devanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron.
Sanskrito kaj prakritoj evoluis al la novhindaj, aŭ novaj hindarjaj, lingvoj hindia, urduo, bengala, guĝarata, panĝaba, marata, nepala; sudan grupon formas la sinhala lingvo de Sri-Lanko kaj la maldiva. La sola hindarja lingvo, kiun oni uzas preskaŭ nur ekster Hindio, estas la cigana lingvo.
[redaktu] Esperantaj vortoj el sanskrito
Ĉefe rilate al hindiaj religioj: avataro, Barato, bodisatvo, Budao, Budho, jogo, jonio, lingamo, nirvano, palio, prakrito, sanskrito, ŝaktio
La sanskritlingva vikipedio havas la adreson <http://sa.wikipedia.org/wiki>.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Sanskrit Documents Dokumentoj kaj lerniloj (angle)
- sanskrito en la barata enciklopedio Asinah (angle)
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: